Multaj esperantistoj diskutas pri la demando, ĉu oni devas lukti kontraŭ
la angla alingvo, pli ĝuste kontraŭ ĝia pli kaj pli profunda penetro al
la ĉiutaga vivo en diversaj landoj.
Multaj havas la opinion, ke: "...Se ni agnoskus la anglan kiel
plenumanton de la rolo de "LA komuna internacia lingvo", sur la podio ne
restus multe da loko por Esperanto..."
Lige al tiu strategia demando estas interesa la verdikto de lombardia
tribunalo kontraŭ la angligo de urba politeknika lernejo, kaj ĝia
prijuĝo flanke de la tiea esperantista asocio "Itala Esperantista
Junularo, IEJ".
Legu pli: http://www.nitobe.it/eo/ kaj http://disvastigo.esperanto.it